Xi substrekis rapidigi konstruadon de eduka forta lando por liveri fortan subtenon al nacia revigligo
Mirinda Publikigita: 2023-05-30 10:49:37

Lunde posttagmeze la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) okazigis kvinan kolektivan lernadon pri konstruado de eduka forta lando. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la lernadon kaj substrekis, ke prospera edukado prosperigas la landon, forta edukado fortigas la landon. Konstruado de la eduka forta lando estas strategia kondiĉo por konstrui socialisman modernan fortan landon en ĉiuj aspektoj, estas grava subtenilo por realigi altnivelan sciencteknologian memdecidon, estas efika vojo por akceli kunan riĉigon de ĉiuj kaj estas baza inĝenieriaĵo por amplekse antaŭenigi grandan revigligon de la ĉina nacio per ĉina modernigo. Xi emfazis amplekse efektivigi la edukajn principojn de la partio, persisti en evoluo de la eduko kun la popolo ĉe la kerno, aktive fari aranĝon, forte trakti ŝanĝon, klopode ekspluati novan situacion, rapidigi edukan modernigon, fortigi la feliĉan bazon de la popolo per edukado kaj solidigi bazon de riĉigo kaj fortigo de la lando per forta edukado kaj liveri fortan subtenon al ampleksa antaŭenigo de granda revigligo de la ĉina nacio.

Akademiano de Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj Qiu Yong faris klarigon pri la demando kaj donis laborajn proponojn. Membroj de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio aŭskultis la klarigon kaj faris diskutadon pri tio.

Xi faris gravan parolon post aŭskultado de la klarigo. Li diris, ke post la 18a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, la partio persistas en meto de edukado en ĝenerala strategio de la lando kaj de la partio, faris gravajn decidojn pri rapidigo de eduka modernigo kaj konstruado de eduka forta lando kaj antaŭenigis la edukan aferon en la nova epoko akiri historiajn atingojn kaj fari strukturajn ŝanĝiĝojn. Ĉinio jam konstruis la monde plej grandskalan edukan sistemon, la ĝenerala nivelo de eduka moderniga disvolvo viciĝis al meznivelaj landoj en la mondo. Laŭ kalkulo, la indico de eduka forteco de Ĉinio okupas la 23an lokon de la mondo, antaŭeniris je 26 lokoj kompare kun 2016, kies progreso estas plej rapida. Tio sufiĉe montras, ke la socialisma eduka disvolva vojo kun ĉinaj trajtoj estas komplete ĝusta.

Xi emfazis, ke ni devas kontrui edukan fortan landon, kiu estas socialisma eduka forta lando kun ĉinaj trajtoj. Por la celo necesas persisti en ĉiuflanka gvidado de la partio sur la edukan aferon kiel baza garantio, eduki la homojn per moralo kiel baza tasko, kulturi talentulojn por la partio kaj la lando kiel baza celo, servi por granda revigligo de la ĉina nacio kiel grava misio, modernigi la konceptojn, sistemojn, enhavojn, rimedojn kaj regadon de la edukado kiel baza vojo, gvidi ĉinan modernigon per subteno kiel kerna funkcio kaj doni edukadon kontentigantan la popolon.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree