Ĉinio lanĉis homloĝatan spacoŝipon Shenzhou-16
Yu Publikigita: 2023-05-30 11:35:28

Ĉinio marde lanĉis la spacoŝipon Shenzhou-16, sendante tri astronaŭtojn al sia kosmostacio por kvin-monata misio.

La kosmoŝipo, sur la portoraketo Changzheng-2f, ĵetiĝis de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en nordokcidenta Ĉinio.

La astronaŭtoj de Shenzhou-16 faros grandskalajn enorbitajn provojn kaj eksperimentojn en diversaj kampoj kiel planite. Ili espereble akiros altnivelajn sciencajn atingojn en la studo pri novaj kvantumaj fenomenoj, altprecizaj kosmaj tempfrekvencaj sistemoj, la kontrolado de ĝenerala relativeco kaj la origino de la vivo.

La skipo konsistanta el Jing Haipeng, Zhu Yangzhu kaj Gui Haichao atestos la kuplon de la kargoŝipo Tianzhou-5 kaj la homloĝata spacoŝipo Shenzhou-17 kaj ankaŭ la forirojn de la homloĝata spacoŝipo Shenzhou-15 kaj la kargoŝipo Tianzhou-5.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree