Eŭropa publikopinio atentas mediacion de speciala reprezentanto de Ĉinio pri rusa-ukraina konflikto
Yu Publikigita: 2023-05-30 18:57:40

De la 15a ĝis la 26a de majo, Li Hui, speciala reprezentanto de la ĉina registaro pri eŭraziaj aferoj, vizitis Ukrainion, Pollandon, Francion, Germanion, la stabejon de la Eŭropa Unio kaj Rusion. Li faris vastajn kontaktojn kaj interŝanĝojn kun ĉiuj partioj pri politika solvo de la ukraina krizo, eksplikis la pozicion kaj proponojn de Ĉinio, kaj aŭskultis opiniojn kaj sugestojn de ĉiuj partioj, starigante pli da internacia konsento. Homoj el multaj eŭropaj landoj plene rekonas la pozitivan rolon de Ĉinio en antaŭenigo de paca intertraktado kaj atendas pluan konstrueman influon de Ĉinio.

Li renkontiĝas kun ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj Dmytro Kuleba

Piotr Gadzinowski, eksa ĉefredaktoro de la pola ĵurnalo Tribuno kaj iama membro de la Ĉambro de Reprezentantoj de Pollando, diris, ke estas pola proverbo: "Se vi deziras pacon, komencu komunikiĝon.” La vojaĝo de Li al Eŭropo indikas, ke malfermiĝas kanaloj por venonta intertraktado inter Ukrainio kaj Rusio.

Doktoro Michael Borchmann, eksa direktoro de la Sekcio pri Eŭropaj kaj Internaciaj Aferoj de Hesio, Germanio, kaj altranga konsilanto de la Ĉina Internacia Invest-Akcela Centro (Germanio), diris, ke Ĉinio faris seriozajn klopodojn por mediacii pri la konflikto inter Rusio kaj Ukraino kaj realigi mondan pacon. Kontraste kun tio, Usono kiel ĉefa potenco ne povis ludi konstrueman rolon en kvietigo de konflikto kaj faciligo de intertraktado.

Elias Jabbour, vicprofesoro pri ekonomiko de la Ŝtata Universitato de Rio-de Ĵanejro, diris, ke la vojaĝo de la speciala reprezentanto de Ĉinio al Eŭropo estas grava vizito dediĉita al diplomatia solvo de post la eksplodo de la rusa-ukraina konflikto. Li opiniis, ke nun nur Ĉinio havas la kapablon sidigi landojn kun malsamaj pozicioj ĉe la tablo de intertraktado.

Artur Nura, konata albana ĵurnalisto kaj sendependa politika komentisto, diris, ke la vizito de Li al eŭropaj landoj kiel speciala reprezentanto de Ĉinio reflektas la elkoran deziron de Ĉinio fini la rusa-ukrainan konflikton. En la renkontiĝo kun pola vicministro pri eksterlandaj aferoj Wojciech Gerwel, Li alportis ĉinan solvon al la sekureca dilemo en Eŭropo, tio estas subteni la starigon de ekvilibra, efika kaj daŭripova eŭropa sekureca arkitekturo por liveri daŭrajn garantiojn por eŭropa paco. Li emfazis, ke la klopodoj de Ĉinio por antaŭenigi pacan intertraktadon konformas al la interesoj de ĉiuj landoj, kaj la propono pri eŭropa sekureca arkitekturo montras strategian akravidecon.

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, Mao Ning, refutis la aserton disvastigitan de la ĵurnalo Wall Street, ke Ĉinio proponis interkonsenton pri milithalto, kiu ebligas al Rusio posedi partajn regionojn de Ukrainio. Mao diris, ke ukraina ministro pri eksterlandaj aferoj publike diris, ke laŭ liaj kontaktoj kun ĉiuj partioj, neniu lando diris, ke Li faris rimarkojn menciitajn en la raporto de la ĵurnalo Wall Street.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree