Usona intelekta banko: Multaj landoj reduktis sian dependon sur usona dolaro
Mirinda Publikigita: 2023-05-30 14:32:40

Usona intelekta banko Quincy Institute for Responsible Statecraft publikigis artikolon en la 24a de majo, avertante al la usona registaro, ke estis nehaltigebla la senusondolarigo en la mondo, multaj landoj en la mondo klopodas por redukti sian dependon sur la usona dolaro, la ĉefa kialo kuŝas en troa efektivigo de sankcioj kaj armiligo de usona dolaro fare de la usona registaro.

La artikolo diris, ke rapide iras la progreso de senusondolarigo, la tuta mondo serĉas anstataŭigilon de usona dolaro. La agoj de la usona registaro maltrankviligis multajn emerĝantajn merkatojn kaj devigis ilin serĉi anstataŭigan projekton.

La artikolo avertis, ke la sankcioj de la usona registaro nun influas 29% de la totala ekonomio de la mondo, 40% de la rezervata mono de la mondo estas usona dolaro, la landoj havantaj usonan dolaron estas limigitaj de Usono. Cetere multaj evoluantaj landoj havas ŝuldojn de usona dolaro, iliaj krudaj materialoj kaj nutraĵoj estas taksataj en la usona dolaro, tamen kontinua aldono de deponimposto de usona Federacia Rezervo seriozigis la tendencon de senusondolarigo.

La artikolo opiniis, ke la unika elirejo de Usono estas interkonsiliĝi kun evoluantaj landoj kaj kune partopreni en reorganizado de monsistemo de la mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree