Laŭimprese ĉiuj grandaj pandoj, la naciaj trezoroj de Ĉinio, devas esti "nigra + blanka". Sed fakte, estas "esceptoj" en la aspekto de grandaj pandoj. Lastatempe, la Nacia Natura Rezervo Wolong en Sichuan publikigis por la unua fojo la kompletan videon de la unika sovaĝa blanka granda pando en la mondo. Laŭinforme ĝi estas tre malofta blankiĝa granda pando, kiu povas esti kaŭzita de genetika mutacio, kaj nun havas kvin aŭ ses jarojn.