Ĉina homloĝata spacoŝipo Shenzhou-16 sukcese kupliĝis kun kombinaĵo de la kosmostacio marde, laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo.
La agentejo diris, ke la spacoŝipo, ĵetita marde matene, faris rapidan aŭtomatan rendevuon kaj kuplon kun la kosmostacio, kaj kupliĝis kun la radiala aperturo de ĝia kerna modulo Tianhe je 4:29 marde posttagmeze (pekina tempo).
La agentejo diris ankaŭ, ke la tuta procezo daŭris proksimume 6,5 horojn.
Poste, la tri astronaŭtoj de Shenzhou-16 eniris la kernan modulon de la ĉina kosmostacio Tianhe kaj renkontiĝis kun alia astronaŭta triopo, komencante novan alternon de enorbitaj skipoj.