Xi Jinping respondis leteron de bangladeŝa infano Alifa Chin
Mirinda Publikigita: 2023-05-31 13:49:39

Lastatempe ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de bangladeŝa infano Alifa Chin, stimulante ŝin klopodi por lernado kaj strebo al revo kaj heredi la tradician amikecon inter Ĉinio kaj Bangladeŝo.

nove naskita Chin

Xi diris, ke Chin diris en sia letero siajn spertojn, kiuj estas vivplena montro de la amikeco inter la du landoj. Ĉinio kaj Bangladeŝo estas bonaj najbaroj kaj amikoj de antikveco kaj havas miljaran amikan historion. Antaŭ pli ol 600 jaroj, ĉina navigisto Zheng He de la dinastio Ming dufoje vizitis Bangladeŝon kaj metis la amikan semon inter la du popoloj. Post 600 jaroj, la medicina ŝipo “Paca Arkeo” de la ĉina mararmeo atingis Bangladeŝon kaj ĉina armea kuracistino helpis la patrinon de Chin glate naski la bebon venkinte riskon. La patro donis nomon al la bebo per “Chin”, kiu signifas “Ĉinion” en la bangladeŝa lingvo, tio verkis novan kortuŝan ĉapitron de la amikeco inter Ĉinio kaj Bangladeŝo.

Chin akceptis sanekzamenon

Xi emfazis, ke li ĝojas pro tio, ke Chin volas servi kiel sendito de la dulanda amikeco post kresko, lernos medicinon en Ĉinio estonte kaj savos aliajn kiel “ĉina patrino”. Li esperas, ke Chin domaĝos la tempon, klopodos lerni por realigi sian revon, repagi al la familio, servi al la socio kaj kontribui por la patrujo. Okaze de la Internacia Infana Tago, li deziras sanon, feliĉon kaj progreson al Chin.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree