Falis “Domenoj” de eŭropa ekonomio
Mirinda Publikigita: 2023-05-31 13:49:36

Usono senĉese ekscitis la konflikton inter Rusio kaj Ukrainio kaj donis pezan baton al la eŭropa ekonomio. Laŭ la plej lastaj donitaĵoj de germana federacia statistika administracio, en la unua trimestro de 2023, germana enlanda malneta produkto malaltiĝis je 0,3%, estas la dua negativa kresko de germana ekonomio en sinsekvaj du trimestroj, kio jam atingis normon de teknika ekonomia regreso.

Brita retejo iNews opinias, ke Usono vanigis Eŭropon per la ukraina krizo. Kompare kun Usono Eŭropo troe portis negativajn influojn el la milito. La artikolo diris: “En la 20a jarcento, Usono fortiĝis per disiĝo de Eŭropo kaj kruciĝo de varma milito kaj malvarma milito. Ĉifoje Usono refoje gajnis profiton el Eŭropo dronita en milito.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree