Ĉinaj blukaskuloj fariĝis gravega forto en packonservaj klopodoj de UN
Yu Publikigita: 2023-05-31 16:48:37

Proparolanto de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio diris marde, ke dum la pasintaj pli ol 30 jaroj, Ĉinio sendis pli ol 50 000 packonservantojn partopreni en packonservaj agadoj de la UN en pli ol 20 landoj kaj regionoj, kaj ke ĉinaj blukaskuloj fariĝis gravega forto en la packonservaj klopodoj de la UN.

La 29a de majo 2023 estis la 21a Internacia Tago de Packonservantoj de la UN. Proparolanto Mao Ning faris la rimarkojn en ĉiutaga gazetara konferenco, responde al rilata demando.

Mao diris, ke packonservaj misioj de la UN estas gravaj rimedoj por antaŭenigi internacian pacon kaj sekurecon, kaj ke dum la pasintaj pli ol 70 jaroj, UN faris pli ol 70 misiojn, grupigante pli ol milionon da packonservantoj sub la flago de la UN kaj farante elstarajn kontribuojn por protekti kaj restarigi regionan pacon kaj helpi solvon de regionaj konfliktoj.

Ŝi diris, ke la blukaskuloj fariĝis simbolo de paco kaj espero, gajnante vastan laŭdon de la internacia komunumo. Ŝi aldonis, ke en 1990, Ĉinio sendis militajn observantojn al la UN, kio markis la komencon de ĝia partopreno en la packonservaj agadoj de la UN. En 1992, Ĉinio ekspedis sian unuan trupon de blukaskuloj partopreni en packonservaj agadoj de la UN.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree