Zhongguancun-Forum: Tutmondaj scienc-teknologiaj novigantoj kunvenas en Pekino
Lucia Publikigita: 2023-06-01 21:10:34

Amikoj, Zhongguancun-Forumo 2023 okazis en Pekino de la 25a ĝis la 30a de majo. Ĉi-jara temo de la forumo estas "Malferma Kunlaboro kaj Komuna Estonteco". La forumo havis 6 ĉefajn sekciojn kaj okazigis pli ol 150 agadojn.

En sia gratula letero al la forumo, ĉina prezidanto Xi Jinping urĝis akceli scienc-teknologian novigon kaj konstrui Zhongguancun teknologian parkon en la pekina distrikto Haidian en progresintan scienc-teknikan centron de la mondo.

Xi diris en la letero, ke nun la mondo travivas novan teknologian kaj industrian revolucion, kaj internacia kunlaboro, malfermo kaj kundivido estas pli gravaj ol iam ajn antaŭe por ke la homaro venku komunajn defiojn de la monda disvolvo.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio sin dediĉas al kungajna strategio de malfermo kaj volas kunigi manojn kun aliaj landoj por akceli sciencan kaj teknologian novigon kaj pli bone servi al popoloj de ĉiuj landoj.

Jen estas intervjuo kun sinjoro Luis Sanz. Ni kune aŭskultu lian opinion pri Zhongguancun-Forumo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree