Servokomerco de Ĉinio konservis kreskon en unuaj kvar monatoj
Yu Publikigita: 2023-06-01 18:33:04

Oficialaj donitaĵoj montris ĵaŭde, ke la servokomerco de Ĉinio konservis tendencon de bona kresko en la unuaj kvar monatoj de 2023.

Laŭ donitaĵoj de la Ministerio pri Komero, servokomerco de la lando sumiĝis je 2,08 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 293,1 miliardoj da usonaj dolaroj) de januaro ĝis aprilo, kreskante je 9,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La donitaĵoj montris, ke komerco pri sci-intensaj servoj pliiĝis je 13,1% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 905,79 miliardoj da juanoj en la periodo.

La nombro okupas 43,5% de la totala sumo de servokomerco de la lando, pliiĝante je 1,5 procentpunktoj surbaze de tiu de la sama periodo de la lasta jaro.

La ministerio diris, ke vojaĝaj servoj havis rimarkindan renormaliĝon dum la periodo. Komerco en ĉi tiu sektoro pliiĝis je 63,4% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 444,19 miliardoj da juanoj.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree