Kamilla Magdeeva:“Lernado en Ĉinio estas mia plej bona elekto”
Ĝoja Publikigita: 2023-06-01 07:17:55

Uzbeka fraŭlino Kamilla Magdeeva estas studento de tria studjaro pri la fako de klinika medicino de Centra-Suda Universitato en Changsha, ĉefurbo de Hunan-provinco, centra-suda Ĉinio. Ŝi diris, ke en infaneco Ĉinio donis profundan impreson al ŝi kaj tiam ŝi ekaspiris veni al Ĉinio.

"En mia lando mi aŭdis multajn rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ spektis multajn ĉinajn filmojn. Mi vidis kiel Ĉinio faris disvolvon, kaj en Ĉinio troviĝas ne nur pejzaĝoj sed ankaŭ multaj interesaj lokoj kaj diversaj frandaĵoj. En mia hejmo, mia onklo ofte laŭdis Ĉinion kaj ĉinojn. Tial mi ekhavis intereson pri Ĉinio kaj komencis pensi pri metodo por lernado en Ĉinio. Mi akceptis la proponon peticii stipendion de la ĉina registaro kaj sukcesis. Kiam mi ricevis sciigilon pri akcepto de ĉina universitato, mi senmezure ĝojis. Kaj miaj familianoj subtenas min. Mi opinias, ke lernado en Ĉinio estas mia plej bona elekto."

Magdeeva diris, ke altrapida disvolvo kaj profunda kulturo kaj historio estas la plej granda kialo de ŝia veno al Ĉinio. "Min plejmulte altiras la ĉina longtempa historio kaj ĝia rapida disvolviĝo. Ĉinio estas kaj antikva kaj moderna lando. Kvankam ĝi rapide disvolviĝas, tamen ĝi ankoraŭ konservas proprajn kulturon kaj longtempan historion, ankaŭ novaj konstruaĵoj en urboj posedas multajn tradiciajn elementojn. Malnovaj urboj de Ĉinio estas karakterizaj kaj belaj. Samtempe ankaŭ ekzistas multaj pitoreskaj parkoj, muzeoj kaj ĉielskrapantoj. Mi sentas, ke mi ŝajne vivus en la estonteco en Ĉinio, ĉar ĉio ĉi estas oportuna kaj facila. Cetere, ĉinoj estas varmaj, amikaj kaj helpemaj, kaj en Ĉinio mi estas sekura, ankaŭ miaj gepatroj estas trankvilaj pro mia restado en Ĉinio."

Kiel studento pri medicino Magdeeva alte ŝatas riĉajn resursojn de Ĉinio sur medicina kampo, praktikan kaj kreeman aranĝon de kursoj kaj bonan perspektivon de laborposteno. Ŝi diris, "En Ĉinio, la rapide disvolviĝanta lando, troviĝas multaj laboraj oportunoj. Ĉinio liveris altkvalitan medicinan edukadon kaj posedas hospitalojn kun kompletaj ekipaĵoj kaj elstaraj kuracistoj. El instruistoj mi lernis multajn spertojn, ilin mi tre dankas. Mi ankaŭ ellernis uzadon de plej novaj medicinaj ekipaĵoj kaj teknikoj. Mi sentas honora pro lernado en Ĉinio."

En sia libera tempo Magdeeva vizitis vilaĝojn de Hunan-provinco sub gvidado de la universitato. Dume, ŝi vere vidis Ĉinion pli plurflankan kaj pli tridimensian. "Mi kelkfoje vizitis la kamparon de la provinco Hunan, kaj mian koron tuŝis tieaj ordaj kaj belaj domoj, agrikulturaj plantoj kun abundaj fruktoj, kaj lokanoj plenaj de ridetoj sur vizaĝoj. Mi sentas 'verdan monton kaj puran akvon', kion mi antaŭe ne povis percepti. Ĉinaj spertoj kompreneble estas indaj por lernado de aliaj landoj. Mi opinias, ke por interŝanĝoj kaj komuna progreso necesas reciproka lernado inter landoj. Kaj al tio mi kontribuos post mia diplomiĝo."

Juna Magdeeva jam bone observis kaj pripensis kunlaboron inter sia lando kaj Ĉinio. Ŝi elkore deziras pluapaŝan profundiĝon de kunlaboron inter Uzbekio kaj Ĉinio por doni bonon al la du popoloj. Ŝi diris, "Ĉinio kaj Uzbekio planas disvolvi multajn projektojn sur la kampoj de aŭto kaj energio. Disvolviĝas iliaj rilatoj sur la bazo de egaleco kaj reciproka respekto. Mi esperas, ke la du landoj estos amikoj por ĉiam kaj faros pli da pliprofundaj interŝanĝoj kaj kunlaboroj. Mi esperas ankaŭ, ke mi povos fariĝi sendito por interŝanĝoj de la du landoj kaj faros mian kontribuon al estonta disvolvo de la du landoj."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree