Peng Liyuan kaj Organizo de Afrikaj Unuaj Virinoj por Disvolvo kune iniciatis aktivadon por afrika orfana sano
Mirinda Publikigita: 2023-06-01 15:51:17

La 1an de junio, okaze de la Internacia Infana Tago, Peng Liyuan, edzino de ĉina prezidanto Xi Jinping, kaj la Organizo de Afrikaj Unuaj Virinoj por Disvolvo kune lanĉis la aktivadon “Ĉinio kaj Afriko kune varmigu infanan koron” por sano de afrikaj orfanoj. Ĉinaj ambasadorejoj en Afriko kaj kuracaj taĉmentoj en koncernaj landoj vizitis orfanejojn aŭ koncernajn departementojn por fari sanekzamenon kaj distribui donacojn al tieaj infanoj.

Peng diris en la iniciato, ke Ĉinio estas ĉiama amiko kaj sincera partnero de Afriko. La kuranta jaro markas la 60-jariĝon de sendo de kuracaj taĉmentoj fare de la ĉina registaro al Afriko. Ĉinaj kuracaj taĉmentoj aktive liveras helpon al afrikaj popoloj kaj estas blankkitelaj senditoj por transdoni amikecon inter Ĉinio kaj Afriko. Ŝi esperas, ke la aktivado transdonos varmon kaj zorgon al afrikaj infanoj, pliigi sanon kaj bonfarton de afrikaj infanoj kaj kontribui por konstrui ĉina-afrikan komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree