Altranga ĉina diplomato renkontiĝis kun germana diplomato
Yu Publikigita: 2023-06-01 20:30:36

Wang Yi, direktoro de la Oficejo de Komisiono pri Eksterlandaj Aferoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), renkontiĝis kun Jens Plotner, konsilisto de germana ĉefministro pri eksterlandaj kaj sekurecaj politikoj, merkrede en Pekino.

Wang, ankaŭ membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke kiel ĉiuflankaj strategiaj partneroj, Ĉinio kaj Germanio devas ne nur konstante disvolvi duflankajn rilatojn, sed ankaŭ kontribui al komuna traktado de tutmondaj defioj.

Li diris, ke fronte al pliiĝanta nestabileco kaj necertecoj en la internacia situacio, Ĉinio kaj Germanio devas labori kune por sukcesigi la sepan Ĉina-Germanan Interregistaran Konsiliĝon, kaj sendi pozitivan signalon al Eŭropo kaj la mondo.

Plotner diris, ke la fundamento de germana-ĉinaj rilatoj estas solida kaj Germanio kontinue firme plenumos la politikon de unu Ĉinio. 

"Ni estas plenaj de atendoj pri la venonta interregistara konsiliĝo inter la du landoj kaj kune laboros por rapidigi la preparan laboron," Plotner diris.

La du flankoj interŝanĝis opiniojn ankaŭ pri Ukrainio kaj aliaj internaciaj kaj regionaj demandoj de komuna zorgo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree