Vaŝingtonaj politikistoj devas pripensi parolon de Musk pri “siasmaj ĝemeloj”
Mirinda Publikigita: 2023-06-01 13:55:48

Post tri jaroj, ĝenerala direktoro de usona kompanio Tesla, Elon Musk, refoje vizitis Ĉinion. La 30an de majo, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Qin Gang intervidiĝis kun Musk. Musk klare diris, ke Tesla oponas kontraŭ “rompo de ĉeno” kaj figure diris, “Usono kaj Ĉinio kiel ‘siasmaj ĝemeloj’ kunhavas interplektitajn kaj nedisegeblajn interesojn.” Kiam la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono havas malfacilojn, la paroloj de Musk reflektas la voĉojn de multaj entreprenistoj de Usono, kaj Vaŝingtono devas serioze aŭskulti lian voĉon.

Musk neniam kaŝis sian apartan atenton al la ĉina merkato. Antaŭ tri jaroj, li ĉeestis transdonan ceremonion de Model 3 produktita de Ĉinio en Ŝanhajo kaj eĉ dancis en la sceno. Dum la tri jaroj, Tesla multe ekspluatis la ĉinan merkaton kaj akiris evidentajn atingojn. Laŭ jara raporto de la kompanio en 2022 la fabriko de Tesla en Ŝanhajo liveris 710 mil aŭtojn, superante duonon de la kvanto liverita de la kompanio en la mondo. Antaŭ unu monato, superfabrika programo de Tesla komenciĝis en nova zono de Ŝanhajo ĉe la haveno. Analizanto diris, ke kvankam leviĝis ĉinaj fabrikantoj de elektraj veturiloj kaj la merkata konkurenco intensiĝis, tamen la ĉina merkato estas ege grava por magnato Tesla. 

Ĉi-jare, altrangaj administrantoj de Apple, J.P. Morgan, GM kaj aliaj usonaj grandaj entreprenoj sinsekve vizitis Ĉinion. Ĉu tio ne estas bona pruvo, ke disvolviĝo de Ĉinio estas oportuno por la mondo”?

Homoj rimarkis, ke antaŭ pli ol unu semajno ĉina ministro pri komerco kunsidis kun usonaj entreprenoj en Ŝanhajo kaj li akcentis, ke Ĉinio firme antaŭenigas altnivelan eksteran malfermon kaj bonvenigas entreprenojn financitajn de Usono en Ĉinio realigi kungajnon. Ĉeestantaj usonaj entreprenoj diris, ke ili kontinue alte taksas perspektivon de la ĉina merkato kaj volas plue ekspluati la ĉinan merkaton. Ĉar ili klare vidis, ke la usona registaro subpremis Ĉinion, kio fine damaĝis iliajn interesojn kaj ili ne volas esti viktimoj de la politiko. Por solidigi sciencteknikan hegemonion, en la lastaj jaroj Usono senĉese antaŭenigi malkuplon de altsciencteknikaj entreprenoj kun Ĉinio. Tio malobservis regulojn kaj justecon de merkata ekonomio kaj principon de laŭleĝa konkurenco, eĉ rompis stabilecon de tutmonda industria ĉeno kaj provizĉeno kaj aldonis necertecon al la monda ekonomio. 

Intervidiĝante kun Musk, la ĉina flanko diris ke por bone evoluigi la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono, necesas ĝuste teni la direktilradon kaj iri en la ĝusta direkto de reciproka respekto, paca kunekzisto kaj kungajna kunlaboro, proponita de ĉina prezidanto Xi Jinping, ĝustatempe bremsi, eviti “danĝeran kondukon” kaj antaŭenpuŝi reciprokprofitan kunlaboron.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree