Aŭstralia amaskomunikilo: Tio estas bonvenigata, ke NATO intervenas en azipacifikajn aferojn
Mirinda Publikigita: 2023-06-01 13:48:22

La 29an de majo aŭstralia retejo “Dialogo” publikigis artikolon, dirante, ke NATO intervenas an aferojn de Hinda Oceanio kaj Pacifiko, kio seriozigos regionan konflikton kaj streĉos la situacion. La kialo estas, ke NATO ne povas sin liberigi el koloniisma kaj imperiisma historio de Eŭropo en Azio, kaj la historio modlis nunan Azion.

La artikolo diris, ke post la Malvarma Milito, NATO ĉiam funkciis kiel etendiĝo de usona forto. Usono ofte faris kontraŭleĝajn perfortajn aktivadojn en la mondo helpate de NATO. En la konflikto inter Rusio kaj Ukrainio, neokcidenta mondo, inkluzive de plejparto de sudorientaziaj landoj, ĝenerale akceptis aserton de Rusio, kiu opinias, ke la milita agado celas protekti ĝi mem kaj eviti ekspansion de NATO. Tiuj aziaj landoj kompreneble maltrankviliĝis, ke eniro de NATO en la regionon estas reapero de la historio.

La artikolo diris, ke Ĉinio estas unua komerca partnero de plejparto da aziaj landoj. La regiona prospero dependas de sukceso de Ĉinio. Azianoj estas prudentaj pri provoka ago de la Okcidento en tajvanaj demandoj kaj aliaj temoj. Ili ne bonvenigas eŭropan militan aliancon agi en Azio. Membrolandoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj aparte deziras regi la regionan sekurecon sen ĝeno de la ekstera forto.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree