De la 2a ĝis la 4a de junio en Singapuro okazas la 20a Ŝangrila Dialogo. Ĉina ŝtata konsilisto kaj nacidefenda ministro Li Shangfu ĉeestas la kunvenon kaj faros prelegon por prezenti la Tutmondan Sekurecan Iniciaton, kiu estas vaste atentata de diversaj rondoj.
Specialistoj pri Azi-Pacifiko el multaj landoj diris, ke nun la mondo frontas al multaj necertecoj, racie trakti sekurecajn zorgojn kaj akceli inkluzivan disvolvon estas komuna deziro de la internacia komunumo.
Preskaŭ 600 reprezentantoj el nacidefendaj kaj sekurecaj departementoj de pli ol 40 landoj kaj regionoj partoprenas en la dialogo. Dume okazos 7 plenaj sesioj, du ministronivelaj rondtablaj kunvenoj kaj 6 specialaj forumoj.