Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj jam retiriĝis el plurlanda komuna sistemo pri mara sekureco
Mirinda Publikigita: 2023-06-02 12:48:19

Laŭ raporto de katara televidstacio AL Jazeera en la 31a de majo, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj diris, ke post taksado pri sekurcecaj rilatoj, la lando jam retiriĝis el la plurlanda komuna sistemo pri mez-orienta mara sekureco gvidata de Usono antaŭ du monatoj.

La raporto diris, ke la “mara koalicia trupo” konsistas el 34 landoj kaj la ĉefstabejo situas en la mararmea bazloko de Usono en Balino. Ĝi sin dediĉas al antaŭenigo de sekureco de Ruĝa Maro kaj la golfa regiono kaj bato kontraŭ terorismo kaj piratoj.

La raporto diris, ke la ministerio diris en deklaro, ke Usono iam raportis, ke Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj frustriĝas pri tio, ke Usono ne reagis al la lastatempa irana reteno de alilandaj petrolŝipoj en la markolo de Hormuz. La deklaro diris, ke tio estas “erara priskribo” pri dialogo inter la du landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree