Regulaj kargotrajnoj inter Eŭropo kaj Ĉinio utilas al Zono kaj Vojo kaj akcelas komunan disvolvon
Ĝoja Publikigita: 2023-06-02 07:22:23

Fermiĝis kvartaga foiro Transporto kaj Loĝistiko 2023 en Munkeno, Germanio, la 12-an de majo laŭ la loka tempo, kiu komenciĝis en 1978 kaj dujare okazas unu foje. Ĝi estas la monde plej grandskala foiro pri loĝistiko kaj transporto. Ĉeestantoj de la ĉijara foiro sinsekve diris, ke regulaj kargotrajnoj inter Eŭropo kaj Ĉinio utilas al komuna disvolvo de landoj ĉe la linio de Zono kaj Vojo.

En la foiro, pli ol 2 300 kompanioj kaj entreprenoj de pli ol 60 landoj prezentis koncentre plej novajn teknikojn, produktojn kaj solvajn projektojn sur la kampoj rilataj al transportado per maro, tero kaj aero, loĝistikaj ekipaĵoj kaj administrado de provizĉenoj.

La ĉeestantoj sinsekve esprimis gravecon de kunlaboro kun ĉinaj partneroj, dirante, ke precipe pro komuna konstruado de Zono kaj Vojo, regulaj kargotrajnoj altkvalite disvolviĝis, atingis pli da landoj kaj urboj, alportis pli da oportunoj al eŭropaj kaj ĉinaj entreprenoj kaj pluapaŝe plivastigis kaj profundigis la rilatojn ekonomiajn kaj komercan inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Tabea Klang, ĉefa oficisto pri vendado de kompanio DB Cargo Eurasia, montris, ke Germanio kaj Ĉinio estas gravaj parnteroj, kaj kontinua kaj vigla disvolvo de la duflanka komerco ne povas disiĝi de stabila loĝistika servado kaj transportaj ĉenoj.  "Ĉar por niaj klientoj linioj de regulaj kargotrajnoj estas gravaj vojoj de loĝistiko ligantaj Eŭropon kaj Ĉinio, ili ne nur estas rapidaj, mediprotektaj, sed ankaŭ fidindaj. Tial nia kompanio DB Cargo Eurasia de komenco partoprenas en la projekto de regulaj kargotrajnoj."

Marcel Stein, ĉefa plenuma oficisto de la kompanio TE Bahnoperator GmbH, estis intervjuata de CCTV

Marcel Stein, ĉefa plenuma oficisto de la kompanio TE Bahnoperator GmbH, same ĉeestis kaj atestis la pli-ol-dekjaran rapidan disvolvon de regulaj kargotrajnoj. Li diris, ke post kiam komenciĝis la unua regula kargotrajno de Chongqing, Ĉinio, al Duisburgo, Germanio, en 2011, amplekso de funkciado de la kargotrajnoj senĉese plivastiĝis, kaj la trajnoj jam povas atingi 209 urbojn de 25 urboj per pli ol 80 linioj."Estas mirinda la vigleco de vivo kaj abundeco de kunlaboraj fruktoj."


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree