Kiu estas inter la plej potencaj 10 gubernioj?
Mirinda Publikigita: 2023-06-02 09:19:03

Ĉu vi ankoraŭ memoras “县”? Lastatempe estis publikigita la listo de plej ekonomie fortaj gubernioj de 2022, jen estas la listo: Kunshan, Jiangyin, Zhangjiagang, Jinjiang, Changshu, Cixi, Yixing, Shenmu, Changsha kaj Yiwu.

En la antaŭa epizodo ni parolis pri la gubernio Kunshan, kiu en sinsekvaj 18 jaroj okupas la unuan lokon de gubernioj laŭ la malneta enlanda produkto. En 2022 tiu supergubernio progresis plu. Donitaĵoj montras, ke Kunshan plenumis regionan malnetan produktan valoron de 500,67 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 1,8% kompare kun la antaŭa jaro kaj ĝi fariĝis la unua guberninivela urbo kun malneta enlanda produkto de 500 miliardoj da juanoj de la lando.

Hodiaŭ ni parolu pri aliaj gubernioj. Eble vi jam konas la nomon Yiwu dum la Monda Pokalo en Kataro. Inter la plej potencaj 10 gubernioj, Yiwu, Zhejiang-provinco, montris plej rapidan progreson de malneta enlanda produkto. Kiel “urbo de malgrandaj komercaĵoj de la mondo”, Yiwu posedas la plej grandan maldetalan merkaton de komercaĵoj en la mondo. En 2022 ĝi realigis importadon kaj eksportadon sume valoran je 478,8 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 22,7%. La eksportado kreskis je 18%. Yiwu havas tre eminentan ekspresan servon. En 2022 la kvanto de ekspresaĵoj distribuitaj de tieaj entreprenoj estis 9,3 miliardoj, okupante la duan lokon nur post Kantono.

En la nova listo, mi rimarkis iun novulon Shenmu. Ĝi membresiĝis al la “klubo de plej potencaj gubernioj” en 2021 kaj en 2022 ĝi antaŭeniris al la 8a loko. Kie troviĝas Shenmu? En norda parto de Shaanxi-provinco kaj ĝi estas la plej areogranda gubernio de la provinco. Shenmu estas la plej granda karbonprodukta gubernio de Ĉinio. Ĝi havas aparte riĉajn resursojn de karbono kaj la reservejo de karbono areas je 4 500 kvadrataj kilometroj, okupante 59% de ĝia areo. 

Kie troviĝas aliaj potencaj gubernioj? Estas mirige, ke duono de ili troviĝas en la provinco Jiangsu, ili estas Kunshan, Jiangyin, Zhangjiagang, Changshu kaj Yixing. En la ĵus pasinta ferio de majo, mi vizitis la urbon Suzhou por apreci la pitoreskajn ĝardenojn. Estas interese, ke en Jiangsu troviĝas la tri plej ekonomie fortaj gubernioj, kiaj Kunshan, Jiangyin kaj Zhangjiagang. En 2022 la malneta enlanda produkto de la provinco superis 12 duilionoj da juanoj. En la unua trimestro de 2023 ĝia malneta enlanda produkto kreskis je 4,7%. Jiangsu vere indas je la titolo “ĉefo de gubernia ekonomio”.

Krome, Zhejiang okupas du lokojn, Fujian, Hunan kaj Shaanxi okupas respektive unu lokon.

Do se vi volas koni plu rakontojn pri ĉinaj gubernioj, komentu al Mirinda Mondo.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree