Regiona Ampleksa Ekonomia Partnero komplete valida al 15 landoj
Mirinda Publikigita: 2023-06-02 12:52:16

Vendrede la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnero oficiale validiĝis al Filipinoj. Tio signifas, ke la interkonsento komplete validiĝis al 15 subskribinto-landoj. Pri tio, estro de departemento pri internaciaj aferoj de la ĉina Ministerio pri Komerco respondis demandojn de la gazetaro.

En la 15a de novembro, 2020, dek landoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj kaj Aŭstralio, Ĉinio, Japanio, Sud-Koreio kaj Nov-Zelando kune subskribis la interkonsenton Regiona Ampleksa Ekonomia Partnero kaj kune puŝis ĝin esti valida ekde la 1a de januaro 2022. Vendrede la interkonsento validiĝis al Filipinoj kaj nun ĝi estas komplete valida al ĉiuj 15 subskribintoj. La totala loĝantaro, sumo de enlanda malneta produkto kaj kvanto de vara komerco de la regiono okupas ĉirkaŭ 30% de iuj de la mondo. La kompleta validiĝo de la interkonsento en tiuj 15 landoj simbolas, ke la liberkomerca regiono, plej multe loĝata kun plej granda ekonomia skalo kaj granda disvolva potencialo, eniris novan etapon de ĉiuflanka praktiko.

La kompleta validiĝo de la interkonsento sufiĉe enkorpigas, ke la 15 subskribintoj per reala ago subtenas malferman, liberan, justan kaj inkluzivecan multflankan komercan sistemon surbaze de reguloj, kune sin dediĉas al antaŭenigo de ampleksa, reciproke profita kaj altnivela ekonomia partnero.

Kontinua antaŭenpuŝo de altkvalita efektivigo de la interkonsento utilas al profundigo de kunordigita disvolvado de regiona industria ĉeno kaj provizĉeno, utilas al disvastigo de internacia ekonomikomerca kunlabora spaco de la lokoj, industrioj kaj entreprenoj kaj faciligas realigon de pli altnivela sistema malfermo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree