Ekis vera maltrankvilo de merkato kun paŭzo de “ludo de malkuraĝulo”
Yu Publikigita: 2023-06-02 16:31:47

“Estas batalpaŭzo, tamen ĝi restas tre malproksima al la fino," komentis la internacia publikopinio en la 1a de junio, post kiam la usona Ĉambro de Reprezentantoj voĉdone adoptis la leĝprojekton pri la ŝulda plafono. La leĝprojekto suspendas la validiĝon de la ŝulda plafono ĝis la komenco de 2025 kaj limigas elspezojn en la fiskaj jaroj 2024 kaj 2025. Ĉi tio ŝajnas, ke multaj homoj faras ekspiron de faciliĝo. Sed nun, eĉ se la leĝprojekto estos fine adoptita de la Senato kaj subskribita de la prezidento, ĉu la problemo estos vere solvita? Ĉu Usono kaj la mondo estos trankvilaj?

Nun, usonaj naciaj obligacioj dominas la tutmondan obligacian merkaton. Estos katastrofo por Usono kaj la mondo, se estos malplenumo de usonaj obligacioj. La solvo donita de Usono estas suspendi decidon pri la ŝulda plafono je du jaroj unue. Tio estas, ke la usona registaro povas portempe plu pruntepreni sen limigo ĝis la komenco de 2025. Tio signifas, ke Usono estas portempe libera de la limigo de la ŝulda plafono, premante la paŭzobutonon de la "bombo" de malplenumo de ŝuldoj.

La solvo estas nur repuŝi la kontraŭdiron, kaj ne povas elradikigi la problemon, tamen ĝi helpas al Usono plu konstrui la treason de ŝuldoj. Analizo atentigis, ke la skalo de usonaj obligacioj atingos senprecedence altan nivelon en la komenco de 2025, kaj la ebleco de sistemaj problemoj en la usona ekonomio estos pli granda. Do, la vera maltrankvilo de la merkato ĵus ekis sekve de la adopto de la leĝprojekto.

Dum la pasintaj kelkaj monatoj, por akiri plej multajn politikajn ĵetonojn, inter la demokratia kaj respublika partioj en Usono okazis polemiko pri la ŝulda plafono, surscenigante la "ludon de malkuraĝulo" kaj prokrastante la aferon ĝis la lasta momento. John Palguta, vizitanta profesoro de la instituto pri publika politiko en la usona universitato Georgetown, kritikis, ke la ŝuldproblemo ne estas natura katastrofo, sed kreita katastrofo. Alia analizo diris, ke la du partioj en Usono prokrastis decidon pri la ŝulda plafono je du jaroj, efike evitante la prezidentan elekton de 2024, kio ŝajnas esti interkonsento de politika kompromiso. Oni povas antaŭvidi, ke la du partioj plu kverelos pri la ŝulda plafono, ligante ĉiujn al veturanta danĝera trajno, kio havos negativan influon sur la mondan ekonomion.

Kiel la plej granda ekonomio de la mondo, Usono alfrontas kontinuan malkreskon de ŝlosilaj ekonomiaj indicoj, intensigante recesiajn riskojn kaj bankajn tumultojn, kaj alportante diversajn necertecojn al la mondo. Nun, la usona ŝuldkrizo, kiu daŭris dum monatoj, ekigis gravan merkatan malkvieton. Homoj profunde sentis, kiu estas la ĉefa risko por monda ekonomia sekureco en tiu ripeta kaj ŝajne senfina "ludo de malkuraĝulo".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree