Astronaŭtoj de spacoŝipo Shenzhou-15 revenos al tero la 4an de junio
Yu Publikigita: 2023-06-02 20:11:05

La Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo diris vendrede, ke astronaŭtoj de la ĉina spacoŝipo Shenzhou-15 revenos al la tero la 4an de junio post finplenumo de ĉiuj planitaj taskoj.

La tri astronaŭtoj transdonis la regadon de la kosmostacio al la skipo de Shenzhou-16 vendrede, finante la duan enorbitan skip-alternon de la lando.

La agentejo diris, ke ili surteriĝos ĉe la alteriĝejo Dongfeng en la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio en norda Ĉinio. La alteriĝejo jam finis la preparojn por la reveno de la tri astronaŭtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree