Xi akcentis porti novan kulturan mision por konstrui modernan civilizon de ĉina nacio
Mirinda Publikigita: 2023-06-03 14:20:11

Vendrede en Pekino, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping ĉeestis kunsidon pri kultura heredado kaj disvolvo kaj faris gravan parolon. Li substrekis, ke antaŭenigi kulturan prosperigon, konstrui kulturan fortan landon kaj konstrui modernan civilizon de ĉina nacio sur nova startpunkto estas nia nova kultura misio en la nova epoko. Li akcentis firmigi kulturan memfidon, porti misiojn, klopodi por kune krei novan kulturon de nia epoko kaj konstrui modernan civilizon de ĉina nacio. Por la kunsido, Xi inspektis la Nacian Arkivejon de Eldono kaj Kulturo kaj Ĉinan Akademion de Historio. 

Posttagmeze de la 1a de junio, Xi Jinping vizitis la ĝeneralan pavilonon de la Nacia Arkivejo de Eldono kaj Kulturo sub Yanshan-monto en nordokcidenta Pekino. Xi detale informiĝis pri konservado de arkivoj kaj trezoraj libroj kaj akcentis, ke li tre zorgas historiajn kaj klasikajn eldonojn heredatajn de la ĉina nacio. Konstruado de la nacia arkivejo estas projekto aprobita de Xi mem kaj celita al la nuna historia etapo. Ni devas bone kolekti kaj protekti historiajn materialojn de la antikveco kaj kontinue heredi la civilizacion, kiu estas unika kaj neinterrompita en la mondo. 

Posttagmeze de la 2a de junio, Xi vizitis la Ĉinan Akademion de Historio. Post la inspekto, Xi ĉeestis la kunsidon pri kultura heredado kaj disvolvo en la akademio. Xi faris gravan parolon post aŭskulto de paroloj de multaj erudiciuloj de universitatoj kaj esplorejoj, akcentante, ke la ĉina kulturo havas longan historion kaj la ĉina civilizacio estas profunda kaj vasta, nur ampleksa kaj profunda kompreno de la historio de ĉina civilizacio povas efike antaŭenigi novigan transformiĝon kaj novigan disvolvon de eminenta tradicia kulturo de ĉina nacio kaj pli forte akceli konstruadon de socialisma kulturo kun ĉinaj trajtoj kaj konstruadon de moderna civilizo de ĉina nacio.

Xi emfazis, ke por plue antaŭenigi kulturan prosperigon, konstrui kulturan fortan landon kaj konstrui modernan civilizon de ĉina nacio sur nova startpunkto, necesas firmigi kulturan memfidon, persisti en nia propra vojo, baziĝi sur granda historia praktiko kaj moderna praktiko de la ĉina nacio. Tio postulas al ni resumi ĉinajn spertojn per ĉinaj teorioj, altigi la ĉinajn spertojn al ĉinaj teorioj, realigi sendependon kaj memdecidon de virtoj. Por la celo, ni devas teni malfermon kaj inkluzivecon, persisti en marksisma ĉinigo kaj epokigo, heredi kaj evoluigi eminentajn tradiciajn kulturojn de Ĉinio, akceli indiĝenigon de fremdaj kulturoj kaj senĉese kulturi kaj krei socialisman kulturon kun ĉinaj trajtoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree