Laŭ informo de la retejo de la Nacia Komisiono pri Disvolvo kaj Reformo, la 2an de junio, en Pekino, reprezentantoj de la ĉina kaj argentina registaroj subskribis “Kunlaboran projekton de Ĉina Popola Respubliko kaj Argentina Respubliko por kune antaŭenigi la konstruadon de ‘Zono kaj Vojo’”.
Tiu projekto estas grava interkonsento de la dulandaj gvidantoj por altkvalite konstrui “Zonon kaj Vojon”, baziĝanta sur la principo de interkonsiliĝo, kunkonstruado kaj kundivido, kaj per tio eblas profundigi interfavorigon kaj kunlaboron en infrastrukturo, energio, ekonomio, komerco, financo, kulturo ktp..
La subskribo de tiu projekto havas gravan signifon por politika interfido kaj strategia konekto de la du landoj kaj estas utila por praktika kunlaboro de la du landoj en diversaj kampoj. Do la projekto povas irigi “Zonon kaj Vojon” pli malproksimen, liveri pli multe da eblecoj al dulandaj entreprenoj, kaj pli bone favori la du popolojn.