Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping sendis kondolencan mesaĝon al hinda prezidento Droupadi Murmu kaj ĉefministro Narendra Damodardas Modi pro trajnkolizia akcidento en la provinco Odisha.
Xi diris, ke surprize informiĝinte pri la trajnkolizia akcidento en la provinco Odisha kaj pri granda perdo de homoj, li nome de la ĉina registaro kaj popolo, esprimas profundan funebron al viktimoj kaj sinceran kondolencon al iliaj familianoj kaj vunditoj, dezirante, ke la vunditoj resaniĝos frue.