La 3an de junio la barata ĉefministro Narendra Damodardas Modi atingis la provincon Odisha en la orienta parto de Barato por esplorrigardi la lokon, kie okazis trajna elreliĝo. La akcidento kaŭzis pereon de proksimume 300 homoj kaj vundiĝon de ĉ. 1 000. La informagentejo Reuters raportis, ke la katastrofo okazis eble pro fervoja signalo.
Laŭ la raporto, la surloka savado jam finiĝis, kaj laborantoj jam komencis ordigon por ekfunkciigi la fervojon. En la 3a de junio Modi atingis la ejon, kaj tie li parolis kun savantoj kaj poste iris al hospitalo por konsoli vunditojn.