Astronaŭtoj de spacoŝipo Shenzhou-15 sukcese revenis al tero
Mirinda Publikigita: 2023-06-04 10:23:01

Je la 6a horo kaj 33 minutoj de la 4a de junio, la skipo de Shenzhou-15 sukcese surterĝis, astronaŭtoj Fei Junlong, Deng Qingming kaj Zhang Lu sekure kaj glate iris el la spacokajuto. La homloĝata fluga misio de Shenzhou-15 akiris plenan sukceson. 

Laŭ konigo de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Spacoŝipo, je la 5a horo kaj 42 minutoj, la enorbita kajuto de la spacoŝipo Shenzhou-15 sukcese disiĝis kun la revena spacokajuto, kiu sukcese alterĝis poste. Medicinistoj konfirmis sanon de la tri astronaŭtoj. 

Kiel la spacoskipo kun plej alta averaĝa aĝo de astronaŭtoj, la tri astronaŭtoj ne nur kreis rekordon de kvanto de individua elkajuta aktivado de ĉinaj astronaŭtoj, sed ankaŭ atestis historian momenton de kompleta konstruado de ĉina kosmostacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree