Gvido ne estas hegemonio kaj agado superas vanan babiladon
CMG Publikigita: 2023-06-04 19:21:50

La 3an de junio okazis gazetara konferenco dum la dialogo de Shangri-La, kie la ĉina delegacio rezolute oponis la senbazan riproĉon faritan de la usona defenda ministro Lloyd Austin pri Ĉinio dum la dialogo, kaj eksplikis la principan starpunkton de Ĉinio pri kelkaj problemoj, ekz. la hindia-pacifika strategio, Tajvano, la Suda Ĉina Maro kaj la rilatoj inter la ĉina kaj usona armeoj, donante al Usono tri frazojn: “Gvido ne estas hegemonio, pozicio dependas de konduto, kaj agado superas vanan babiladon”.

Jing Jianfeng, vicestro de la komuna stabo de la Centra Milita Komisiono, antaŭ ĉio sugestis, ke la celo de la hindia-pacifika strategio tamtamita de Usono estas solidigi ĝian hegemonian pozicion. Jing diris: “Por sia sola profito Usono, spite la postulon de regionaj landoj esti stabila kaj enorda, per minacoj kaj logoj manovras aliajn landojn kiel lancojn, kaj esence konservas la hegemonian sistemon, sur kiu nur Usono ĝuas superecon.

Jing akcentis, ke Ĉinio organizis militajn kontraŭagojn ĉirkaŭ la Tajvana Markolo, celante malhelpi la separismajn aktivadojn de “tajvanaj sendependistoj” kaj la intervenon de eksteraj fortoj, kaj tio estas tute pravigebla kaj neriproĉinda, kaj ke Usono “retenas Ĉinion per Tajvano” kaj “tajvanaj sendependistoj” levas sin depende de Usono, kio ja aliigas la situacion, intensigas la streĉon kaj subfosas la stabilecon.

Ĉinio urĝas, ke Usono efektive respektu kernajn interesojn kaj gravajn zorgojn de Ĉinio, reale forigu barojn, kiuj staras inter la du armeoj, kaj fine helpu la duarmeajn rilatojn renormaliĝi.

 

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree