La 31an de majo usona gazeto Foreign Policy publikigis artikolon dirante, ke nun multaj azi-pacifikaj landoj jam klare esprimis, ke ili ne sekvos Usonon por premi Ĉinion, sed konservos strategian memstarecon.
La artikolo diris, ke ekde la propono de la tiel nomata "Hindia-Pacifika Strategio", la usona registaro ĉiam klopodas persvadi landojn de la azi-pacifika regiono kiel Hindio, Indonezio, Malajzio, Singapuro kaj Vjetnamio aliĝi al sia tendaro. Tamen la plimulto de ĉi tiuj landoj opinias, ke "Usono ne estas fidinda partnero", do ili ne volas esti Membro de la "tendaro" de Usono kontraŭ Ĉinio, nek volas preni partion inter Ĉinio kaj Usono. La artikolo citis la diron de singapura ĉefministro Lee Hsien Loong, "Landoj en la azi-pacifika regiono devas lerni kiel konvene interkonsenti kun Ĉinio."
La artikolo montris, ke la registaro de Biden devas sobre konscii, ke la influo de Usono en la "Hindia-Pacifika Regiono" estas multe pli malgranda ol ĝia imago.