La 5an de junio en Najrobio, Kenjo, malfermiĝis la 2a konferenco de la Homloĝiga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN). Partoprenis ĝin pli ol 80 ŝtatestroj aŭ ministroj kaj preskaŭ 5 000 reprezentantoj el UN kaj aliaj popolaj organizoj, kune traktante daŭripovan evoluigan strategion pri tutmondaj urboj.
La konferenco daŭras 5 tagojn, kaj ĝia temo estas “Per plurflankismo formi urban estontecon daŭrigeble disvolviĝantan: atingi la celojn de daŭripova evoluigo en la tuttergloba krizo”. Krom tiu konferenco, okazos pli ol 30 aktivecoj, ekz. ekspozicio pri fotoj, kiu elmontros la urbanizadan evoluon de multaj landoj.