La 5-a de junio estas la Monda Tago de Medio. La ĉi-jara temo en Ĉinio estas "Konstrui Modernigon, Kie Homo kaj Naturo Vivas Harmonie". Ĉinio persistas en la koncepto, ke el bluaj akvoj kaj verdaj montoj fariĝas oro kaj arĝento, senŝanceliĝe sekvas la vojon de ekologia prioritato kaj verda disvolvo, kaj antaŭenigas la ampleksan verdan transformiĝon de ekonomia kaj socia disvolviĝo. En la pasintaj dek jaroj (2012-2022), la ellaso de karbondioksido de Ĉinio en po unuo de MEP malpliiĝis je 34,4%, kaj ankaŭ la proporcio de karbo en energikonsumo je unu fojo malpliiĝis de 68,5% al 56%. La skalo de disvolvado kaj utiligo de renovigebla energio kaj la produkt- kaj vend-kvanto de novenergiaj veturiloj ambaŭ troviĝas en la unua loko en la mondo. Verdo pli kaj pli fariĝas la fono de altkvalita disvolviĝo de Ĉinio.