Gvidantoj de AUKUS preferas afektadon kaj provokon ol dialogon
Pluveta Publikigita: 2023-06-06 15:59:15

La 4an de junio ĵurnalo South China Morning Post publikigis artikolon dirante, ke la gvidantoj de AUKUS (Alianco de Usono, Britio kaj Aŭstralio) preferas afektadon kaj provokon ol dialogon.

La artikolo diris, ke la malnova lertaĵo de la registaro de Biden pri Ĉinio estas ŝajnigi paroli, kaj poste ataki. La lasta ekzemplo estas la Shangri-La Dialogo okazinta en Singapuro. Tiu ĉi renkontiĝo estis bona okazo por dialogo, sed usona sekretario pri defendo Lloyd Austin kaj aŭstralia defendministro Richard Marles insistis pri militemo kaj duobla ludo. Austin asertis ĉe la renkontiĝo, ke "Usono laboras proksime kun siaj aliancanoj ... por alporti pli grandan stabilecon kaj sekurecon al la regiono", tamen ĉiu observanto racie konkludis, ke tiaj vortoj kaj agoj de Usono kaj ĝiaj sekvantoj pli eble metos Azi-Pacifikan Regionon en pulvbarelon.

La artikolo diris, ke la tiel nomata defendo de Usono estas ege agresema en la okuloj de aliaj landoj, kaj tio, kion Usono opinias sekureca, estas krei malsekurecon por aliaj landoj. Kiam Usono instigas siajn aliancanojn plifortigi retenon kaj ĉirkaŭbaradon de Ĉinio, Usono nomas ĝin plifortigi alianciĝon; kiam Ĉinio prenas kontraŭrimedojn, Usono diras, ke Ĉinio okupiĝas pri "ĉikanado kaj devigo"; Usono nomas tion "ekonomia devigo", kiam aliaj landoj faras sankciojn.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree