Malfermiĝos 19-a Ĉina (Shenzhen) Internacia Kultura Industria Foiro
Pluveta Publikigita: 2023-06-06 16:31:21

La 19-a Ĉina (Shenzhen) Internacia Kultura Industria Foiro okazos de la 7-a ĝis la 11-a de junio. La ĉi-jara foiro okazos ĉefe ĉeeste kaj krome virtuale, kaj la enhavo de la foiro pliriĉiĝos.

Ekde la oficiala stariĝo de la foiro en Ŝenĵeno en 2004, la ekspozicia skalo, la nombro de vizitantoj kaj la grado de internaciiĝo daŭre altiĝas, kaj ĝi jam fariĝis la grava motoro por antaŭenigi la disvolviĝon de la kultura industrio de Ĉinio, la grava platformo por irado de la ĉina kulturo al la tuta mondo, kaj la grava fenestro por vastigi kulturan malfermon al la ekstera mondo.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree