Neeblas usonaj artifikoj antaŭ Ĉinio
CMG Publikigita: 2023-06-06 16:29:00

Lastatempe, traktante la rilatojn kun Ĉinio, Usono denove agis tre konfuze: unuflanke, la usona ministro pri defendo, Lloyd Austin, faris riproĉon al Ĉinio en la 20a Shangri-La Dialogo, kiam li menciis la problemon de Tajvano kaj la tiel nomatan "navigan liberecon", sed kiam li priparolis la trapason de usonaj militŝipoj tra la Tajvana Markolo, li diris, ke ili estis "danĝere barataj" de Ĉinio; aliflanke, en la 4a de junio, la usona asistanta ŝtatsekretario pri diplomatiaj aferoj de la regiono Orienta Azio kaj Pacifiko, Daniel Joseph Kritenbrink, atingis Ĉinion por fari kontakton kun ĝi. 

Unuflanke fari bridadon kaj rivaladon, aliflanke postuli dialogon kaj kunlaboron – al tia maniero oni ne estas fremda. Estas argumento, ke Usono estas tia superpotenca lando, kia kutimas esti hegemonia en la internacia komunumo, tute ne kiel konvenas al respondeca potenco.

La kontraŭdiraj agoj de Usono spegulas la distordan politikan medion. Usono erare difinis Ĉinion "plej granda rivalo de strategia konkuro", kaj ĉe Vaŝingtono la ĝusta politiko devas esti "malmoleco kontraŭ Ĉinio". Preskaŭ neniu el la politikaj personoj havas kuraĝon mildigi streĉajn rilatojn kun Ĉinio. Ili unuflanke volas kontaktiĝi kun Ĉinio, sed aliflanke igas Ĉinion akcepti la ludajn regulojn de Usono. En tiu ĉi dialogo de Shangri-La Usono ankoraŭ tamtamis la tiel nomatan “minacon de Ĉinio”, kaj en tio oni vidas, ke la despotaj reguloj de Usono ne ŝanĝiĝis. 

Kontraŭ tia usona hegemonia diplomatio kun memcentrismo kaj ekstrema egoismo Ĉinio firme oponas. Estas ĉie sciate, ke Tajvano apartenas al Ĉinio; kiel solvi la problemon de Tajvano, tio estas afero de la ĉinoj mem, kaj iu ajn ekstera forto ne havas rajton interveni en ĝin. 

Evidente, la kaŭzo, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono restas en la nuna embaraso, kuŝas en tio, ke la strategia konscio de Usono pri Ĉinio estas erara. Usono ne kalkulu je tio, ke Ĉinio donu kunlaboron en tiuj kampoj, kiujn Usono bezonas por si, sed samtempe ĝi preteratentas kaj eĉ damaĝas la interesojn de Ĉinio. Por rilati al Ĉinio, Usono ne pensu, ke ĝi povus kion ĝi volas. Ĝi devas ellerni "reciprokan respekton, pacan kunekziston kaj kungajnon en kunlaboro".

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree