Okazis malferma ceremonio de ĉina ambasadorejo en Honduro
Pluveta Publikigita: 2023-06-06 19:07:19

Antaŭtagemeze de la 5a de junio laŭ la loka tempo okazis la malferma ceremonio de ĉina ambasadorejo en Honduro.

En la ceremonio sinsekve ludataj estis la naciaj himnoj de Ĉinio kaj Honduro. Yu Bo, provizora aganto de la ambasadorejo, kaj Eduardo Reina, hondura ministro pri eksterlandaj aferoj, kune malfermis la ambasadorejon.

En la parolado Yu Bo diris, ke Honduro kaptis la historian ŝancon fari gravan decidon rekoni la principon de unu Ĉinio, kaj fariĝis la 182-a lando, kiu establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio. Ĉinio alte aprezas tion. Malpli ol tri monatojn post la starigo de la diplomatiaj rilatoj, la du flankoj rapide faris interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj, kaj senĉese kolektis konsenton kaj forton por antaŭenigi la disvolviĝon de la duflankaj rilatoj.

Reina gratulis pri la malfermo de la ĉina ambasadorejo en Honduro en sia parolado. Li diris, ke la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter Honduro kaj Ĉinio estas sendependa decido de Honduro kaj helpos Honduron disvolvi plurflankajn internaciajn rilatojn kaj aliĝi al la ĉefa fluo de la mondo. Honduro firme sekvas la principon de unu Ĉinio, kaj esperas, ke la du landoj kune antaŭenigos komercan kunlaboron por plibonigi la infrastrukturon, esti libera de malriĉeco, krei pli multe da laborpostenoj, plifortigi popolan bonfarton kaj akceli socian prosperon de Honduro.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree