Kirgiza komercisto Stalbekov Narynbek: Realigo de ĉiu celo ne povas disiĝi de Ĉinio
Ĝoja Publikigita: 2023-06-06 14:28:43

En Ĉinio kirgiza komercisto Stalbekov Narynbek gajnis la unuan barelon da oro en vivo kaj paŝon post paŝo realigas sian idealon. Narynbek naskiĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento kaj la kuranta jaro estas la naŭa jaro de lia restado en Ĉinio. En 2011 17-aĝa Narynbek unuafoje venis al Ĉinio danke al studvojaĝo organizita de kirgiza  Konfucea Instituto, li vidis argilajn figurojn de militistoj kaj ĉevaloj ĉe la Maŭzolo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, antikvan muregon de Xi'an-urbo kaj aliajn malnovajn heredaĵojn de ĉina longtempa kaj brila civilizacio, kiuj donis profundan impreson al li, samtempe ankaŭ semis la celon reveni al Ĉinio en lian koron.

Tri jarojn poste, li sukcese revenis al Ĉinio por lernado. Li lernis kursojn pri internaciaj rilatoj kaj pri pedagogio ktp. Restanta en Ĉinio li facile trovis komercan oportunon pro abundaj komercaĵoj. "Kiam mi estis universitata studento de tria studjaro, tiam pli aĝa patroflanka kuzino poŝtelefonis al mi dirante, ke ŝi volas aĉeti infanmantelojn. Mi venis al pograndaj bazaroj en pekina strato Yabaolu, fotis mantelojn kaj sendis fotojn al ŝi por ŝia elekto. Mi helpis ŝin fari maldetaladon de mil manteloj de du ĝis tri tipoj."

Tiamaniere komenciĝis negocoj pri vesto la komercado de Narynbek, kaj tre rapide li komencis negocon pri mebloj kaj elektronikaj produktoj. Nun sekvanta tendencon li komencis komercon pri novenergia aŭto. "Multaj fremdlandanoj nun volas aĉeti aŭton novenergion. Hodiaŭ je ĉirkaŭ tria horo posttagmeze mi akceptos iun ruson kaj gvidos lin al distrikto Baiyun de Kantono, ĉar li volas aĉeti ses aŭtojn novenergiajn."

Laŭ Narynbek, en Ĉinio troviĝas ne nur kompleta industria ĉenaro sed ankaŭ perfekta komerca servado. Ĉio ĉi donis garantion al lia sukceso de negoco: lia unua negoco pri infanmanteloj, lerno de internacia komerco en rusa kompanio, kaj nuna propra entreprenado kun kelkaj kirgizaj junuloj pri translanda aĉetado. "Mia unua negoco pri infanmanteloj valoris je 30 mil juanoj. Kurantjare mi necogas pri konteneroj da elektronikaj produktoj kun la valoro de 400 mil juanoj. Kaj estis ĉirkaŭ 2 milionoj da juanoj la komerca sumo de mia kompanio en la lasta jaro."

Narynbek informis, ke li havas idealon influi la mondon. Li dividis la idealon en tri stadiojn, inkluzive de fondo de fabriko kaj disvolvo de moderna agrikulturo en la hejmlando. Li diris, ke nun ĉio laŭplane funkcias kaj realigo de celoj de ĉiuj stadioj ne povas disiĝi de Ĉinio. “En la unua stadio mi faras negocon celante gajni pli da mono, en la dua mi entreprenos fabrikon en Kirgizio kaj en la tria mi disvolvos modernan agrikulturon. Do kie mi aĉetos maŝinojn kaj kie troviĝas klientoj en la dua stadio? Ĉinio! Kie mi vendos produktojn en la tria stadio? La ĉina merkato!”

Ĉinio kaj Kirgizio estas bonaj amikoj, kiuj havas komunajn riverojn, montojn kaj landlimon longan je ĉirkaŭ 1 100 kilometroj. La kuranta jaro estas la 31-a datreveno de la establigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj, Narynbek esperas, ke kunlaboro inter la du landoj pri infrastruktura konstruado kaj kunlaboro ekonomia kaj komerca povos altiĝi al nova ŝtupo. "Kirgizio kaj Ĉinio estas bonaj najbaroj kaj bonaj amikoj. Mi esperas, ke la dulandaj kontaktoj de ekonomio kaj komerco estos pli kaj pli oftegaj kaj kulturaj interŝanĝoj pli kaj pli multaj. Mi esperas, ke rapide finkonstruiĝos la fervojo linganta Ĉinion, Kirgizion kaj Uzbekion. Ankaŭ estas bonvenaj ĉinaj amikoj al Kirgizio."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree