Respondeculoj de internaciaj organizoj laŭdis ĉinajn atingojn scienc-teknikajn
Ĝoja Publikigita: 2023-06-06 14:44:43

Fermiĝis Zhongguancun-Forumo 2023 vespere de la 30-a de majo en Pekino, kiu temas pri "Malfermi Kunlaboron por Komuna Estonto". Dum la forumo respondeculoj de multaj internaciaj scienc-teknikaj organizoj diris, ke lastjara scienc-teknika disvolvo de Ĉinio faris kontribuon al novigo scienc-teknika kaj malfermo de kunlaboro en la mondo, kaj ili atendis daŭre fortigi scienc-teknikan kunlaboron kun Ĉinio.

Daren Tang, ĝenerala direktoro de Monda Organizo de Intelekta Proprieto, diris, ke Ĉinaj lastjaraj atingoj sur la kampo de intelekta proprieto altiris mondan atenton, Ĉinio jam fariĝis la lando uzanta plejmulte la internacian sistemon de patenta traktato, kaj en la lasta jaro Ĉinio petaciis 70 mil patentojn, la nombro kvarobliĝis ol tiu en antaŭaj 10 jaroj; kaj Ĉinio estas la tria granda lando uzanta madridan sistemon kaj kadre de tiu ĉi sistemo la nombro de petaciitaj patentoj de Ĉinio en 2022 duobliĝis ol tiu en 2012.

Daren Tang diris, "La disvolvaj tendencoj reformas nunan mondan novigan mapon. Nun proksimume 80% de petacioj de intelekta proprieto venas de Azio, Afriko kaj Latin-ameriko, kaj petacioj el Ĉinio okupas ĉirkaŭ du trionojn. Samtempe kun tio, laŭ indico de la Monda Organizo de Intelekta Proprieto pri monda novigo, montriĝo de aziaj ekonomioj estas forta, precipe la ĉina disvolvo altiris mondan atenton. Antaŭ dek jaroj Ĉinio viciĝis je 34-a loko sur la listo de la indico, sed en la lasta jaro, Ĉinio jam okupis la 11-an lokon, ankaŭ la unika lando kun meznivela enspezo en la unuaj 15 landoj."

Prezidanto de Instituto de Elektraj kaj Elektronaj Inĝenieroj s-ro Saifur Rahman diris, ke nun la mondo alfrontas novajn defiojn inkluzive de klimata ŝanĝiĝo, sub subteno de ĉinaj membroj la instituto liveris solvon de puraj energioj por daŭripova disvolvo. Li diris, ke Ĉinio faros pli grandan kontribuon al monda scienc-teknika kunlaboro.

Prezidanto de Monda Federacio de Inĝenieradaj Organizoj José Vieira diris, ke lastajn jarojn Ĉinio faris gigantan kontribuon al disvolvo de inĝenierado en la mondo, ankaŭ gajnis monde konatajn atingojn pri scienc-teknika novigo kaj inĝenierada teknologio.

Ĉefa plenuma oficisto de Internacia Asocio de Sciencaj Parkoj kaj Novigaj Areoj Ebba Lund atendis fortigi kunlaboron kaj kontakton kun ĉinaj rilataj kolegoj. "Ni pli multe rimarkis, ke la homaro vivas en la sama tero, alfrontas komunajn defiojn, necesas nia komuna klopodado por realigi daŭripovan estontecon. Ni devas kune pene labori por ke novaj teknologioj eligu potencialan forton. Tial, ni atendas fortigi kunlaboron kun ĉinaj partneroj scienc-teknikaj kaj novigaj, realigi ĝuadon de scioj kaj krei kune la estontecon."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree