Xi Jinping faris gratulon pri inaŭguriĝo de unua Forumo pri Konstruado de Kultura Potenco de Ĉinio
Pluveta Publikigita: 2023-06-07 20:29:47

Posttagmeze de la 7a de junio en ĉina urbo Shenzhen inaŭguriĝis la unua Forumo pri Konstruado de Kultura Potenco de Ĉinio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĉina ŝtata prezidanto, kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, sendis mesaĝon al la forumo donante varman gratulon en la nomo de la Centra Komitato de la KPĈ.

En la mesaĝo Xi diris, ke la KPĈ sin dediĉas al nova prospero de socialisma kulturo. Li alvokis plifortigi klopodojn por porti novan kulturan mision, kaj liveri grandan spiritan potencon por konstrui pli fortan landon kaj realigi rejuniĝon de la ĉina nacio.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree