Dialogo inter Yangshao kaj Nigra Maro
Mirinda Publikigita: 2023-06-07 01:04:50

Lastatempe mi vizitis la ekspozicion de antikvaj koloraj argilskulpturoj. La delikataj argilskulpturoj vere mirigis min pro saĝo kaj arta kapablo de antikvuloj.

Parolante pri koloraj argilskulpturoj, mi nepre devas konigi al vi la kulturon de Yangshao en meza baseno de la Flava Rivero. Ĝi estas reprezentanto de la argilskulptura kulturo de Ĉinio kaj estas la arkeologia kulturo kun plej longa historio de Ĉinio. Ĝia trovo dankas al iu sveda arkeologo Johan Gunnar Andersson.

En 1921 sveda arkeologo Johan Gunnar Andersson trovis kvanton da koloraj argilskulpturoj en Yangshao, Henan-provinco de meza Ĉinio. Estas mirinde, ke tiuj argilsulpturoj alte similas al la argilsulpturoj de la kulturo en Cucuteni-Trypillian trovitaj ĉe Nigra Maro en orienta Eŭropo antaŭ 7000 ĝis 5000 jaroj en fadenoj kaj bildoj. Ĉu vere ekzistis la “vojo de koloraj argilsulpturoj” inter Ĉinio kaj Eŭropo? Tiu demando ĝenas multajn arkeologojn centon da jaroj.

Por respondi ĝin, en 2019 la komuna arkeologa grupo de Ĉinio kaj Rumanio komencis kvinjaran arkeologian esploron en la ruinoj Dobrovac en la urbo Iasi de Rumanio.

Ekde 2014 Ĉinio kaj Uzbekio komencis restaŭranprojekton de la antikva urbo Khiva. En la programo oni uzis lokajn tradiciajn artojn kaj materialojn kaj sufiĉe konsideris lokajn kulturajn karakterizojn por observi la originan aspekton de la antikva urbo. En 2019 la finkonstruita inĝenieriaĵo estis sufiĉe aprobita de UNESKO kaj Uzbekio. Samjare specialistoj el Ĉinio, Uzbekio, Kirgizio kaj Taĝiko faris komunan arkeologian esploron en Fergana Valo de Kirgizio. La nova “arkeologia silkvojo” estis kreita.

Kiu transkultura evento kortuŝis vin? Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo!

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree