Usona mediato: Usona registaro kaj kongreso estas plej grandaj baroj por ĉina-usona ekonomio kaj komerco
Pluveta Publikigita: 2023-06-07 14:58:30

La 4an de junio usona mediato Axios publikigis artikolon dirante, ke la usona registaro kaj la kongreso estas la plej grandaj baroj por la ĉina-usonaj komercaj interŝanĝoj.

La artikolo diris, ke usonaj entreprenoj akceptis, ke Ĉinio estas ĝia grava merkato, tamen en la nuna politika situacio la politikistoj de la du partioj de Usono multe limigis la investadon en Ĉinio.

Post la vizito al Ĉinio Elon Musk, ĝenerala direktoro de usona kompanio Tesla, faris tian konkludon, “Usono kaj Ĉinio kiel ‘siasmaj ĝemeloj’ kunhavas interplektitajn kaj nedisegeblajn interesojn.” Malgraŭ tio, usonaj politikistoj igis la okcidentan mondon sin devontigi por reteni la leviĝon de Ĉinio, tial ili ne hezitis "malkunligi" kaj "malriskigi" kaj perforte apartigi la komercon inter Ĉinio kaj Usono. Ĉi tio multe damaĝis la interesojn de la usonaj komercistoj. La artikolo citis diron de Jamie Dimon, ĉefa plenuma direktoro de JP Morgan Chase, "Kiam temas pri estonta tutmonda kresko kaj prospero, neniu estas pli grava ol Ĉinio."

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree