Mi , nomiĝas Bayannur
Mirinda Publikigita: 2023-06-07 16:55:10

Tiu urbo situas en okcidento de Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio, ĝi estas en la pinto de zigzageco de la Flava Rivero, sur la Hetao Ebenaĵo kaj Ulat Stepo.

Tie abundas fruktoj kaj riĉas agrikulturo kaj paŝtado. La urbo konservas antikvan Grandan Muron kaj trezorejon de dinosaŭraj fosiloj. Ĝi nomiĝas Bayannur.

“Bayan” en la mongola lingvo signifas “riĉecon” kaj “nur” signifas “lagon”. Jen estas mirindaj scioj pri la mirinda urbo. 

Bayannur havas unu el 8 plej grandaj malsallagoj de malsala akvo de Ĉinio, la Ulaastai Nuur, kiu estas unu el gravaj pasejoj de migrantaj birdoj en la mondo kaj ĉiujare pli ol 200 specioj de birdoj pasigas someron en tiu lago. 

Bayannur estas trezorejo de dinosaŭraj fosiloj. La zono de dinosaŭraj fosiloj en Bayimandu de flago Ulat estas la plej granda rezervejo de dinosaŭraj fosiloj de malfrua kretacea periodo. La fosilo de dinosaŭro nomumita kun Bayannur havas pli ol 300 ostfosilojn kaj ĝi estas preskaŭ perfekta kun 97% de kompleteco. 

Ĉi tie troviĝas la rokpentraĵoj de Yinshan kun plej vasta distribuo en la lando kaj estas unu el monde plej grandaj rokspentraĵoj. 

Bayannur ankaŭ havas bone konservatan antikvan Grandan Muron. Kvar filioj de Granda Muro en Militantaj Periodoj, dinastioj Qin kaj Han etendiĝas je mil kilometroj kaj estas titolita kiel “Grandmura Muzeo”. 

Ĉi tie troviĝas la plej granda memkonduka irigacia zono en Azio. En 2019 la irigacia zono de Hetao fariĝis la monda irigacia heredaĵo. 

Bayannur havas abundajn resursojn de ventenergio kaj sunenergio, ĝia ventenergio estas unu el plej riĉaj regionoj de la lando kaj la sunenergio situas en la dua loko de la lando. 

Unu inter sep sunflorsemoj en Ĉinio venas el gubernio Wuyuan de Bayannur. Produktado de organika lakto ĉi tie okupas pli ol duonon de la lando.

Kiel “ŝafa urbo de ŝafaĵo” de Ĉinio, Bayannur havas la plej kompletan industrian ĉenon de ŝafaĵo en la lando kaj okupas la unuan lokon en produktkvanto de ŝafo kaj ŝafaĵo.

Nun ĉu vi konas Bayannur?


Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree