La 7an de junio en ĉina urbo Shenzhen inaŭguriĝis la 19-a Ĉina (Shenzhen) Internacia Kultura Industria Foiro. Ĉi-foja foiro perfektigis negocan funkciadon, altigis internacian nivelon, akcelis ciferecigon kaj montris enhavan novigon. La foiro konstruis efikan platformon por eksponado kaj negocado.
La ĉi-jara foiro okazas ĉefe ĉeeste kaj krome virtuale, kaj la enhavo de la foiro pliriĉiĝas. Laŭinforme ĉeestas al la foiro pli ol 3 500 delegacioj el registaroj, kulturaj organizoj kaj entreprenoj. Dum la foiro okazas ankaŭ kunvenoj, forumoj, subskribaj ceremonioj, konkursoj kaj tiel plu. La foiro gvidos la ĉinan kulturan industrion kreive disvolviĝi.