La 7an de junio la transporta raketo Lijian-1 Y2 de Ĉinio, kun 26 satelitoj, estis sendita en orbiton en la Satelita Lanĉo-Centro Jiuquan en nordokcidenta Ĉinio. Tio kreis rekordon je la plej alta nombro de satelitoj lanĉitaj per unu sola raketo en Ĉinio.