Kial ĉi tiu ĉina iniciato estas konstante atentata en Latinameriko?
CMG Publikigita: 2023-06-07 15:25:18

La rozoj devenintaj el Ekvadoro ne povas kontentigi la postulon en Kantono, kiun oni nomas “flora urbo” en Ĉinio; latinamerikaj landoj, kiel Kubo, konkure tenas sian elektronikan vendejon en Ĉinio; la bovaĵo el Latinameriko ankaŭ trovas sin ĉiam pli favora en la ĉina merkato… Kial do tiom “varmiĝas” la kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko? Eble ĝuste kiel la demandon trafis Ermesto Samper Pizano, la kolombia eksprezidento, en lastatempa intervjuo: “Ni restas cis Pacifiko, kaj ni sopiras havi komunan evoluigan iniciaton, kiu povus trapasi Pacifikon.”

Ĉi tiu komuna evoluiga iniciato ĝuste estas tiu, kiun proponis Ĉinio kun la titolo “Zono kaj Vojo”.

En la regiono Latinameriko la fervoro kune kun Ĉinio konstrui “Zonon kaj Vojon” ĉiam pli flamas. Lastatempe okazis unu afero, kiu povas servi kiel ekzemplo, ke antaŭ kelkaj tagoj Sergio Tomás Massa, la argentina ministro pri ekonomio, faris viziton al Ĉinio, kaj tiam la du landoj subskribis kunlaboran projekton por kune progresigi la konstruadon de “Zono kaj Vojo”. 

Kelkajn tagojn antaŭe fermiĝis la 9a Forumo de Infrastruktura Kunlaboro por Ĉinio kaj Latinamerikaj kaj Karibaj Landoj. Laŭ oficiala informo, la partoprenantoj faris profundan interŝanĝon ĉirkaŭ la temo de “Zono kaj Vojo” kaj ĝia konstruado. La amaskomunikilo Prensa Latina raportis dirante, ke la iniciato “Zono kaj Vojo” kunligas Ĉinion kun ĉiuj partoj de la mondo, interalie kun Latinameriko, per giganta infrastrukturo kaj reto de kunlaboroj.

La plej freŝa statistiko montras, ke la latinamerikaj amikoj, kiuj aliĝis al la rondo de “Zono kaj Vojo”, jam estas 21. Kial la iniciato estas tiel akceptinda? Tial, ke ĝi helpas al kunlaborado, ĉu vaste, ĉu profunde, kaj favoras la latinamerikajn popolojn en efektiveco.

Kaj nuntempe, Ĉinio staras en la sinsekva daŭro de 10 jaroj kiel la dua granda komerca partnero de Latinameriko. En la jaro 2022 la totala komerca sumo de Ĉinio kaj Latinameriko estis 485,79 miliardoj da usonaj dolaroj, kiu do estis nova rekordo. Evidente, la kuna konstruado de “Zono kaj Vojo” povas rekte altigi la komercan sumon de Ĉinio kaj Latinameriko kaj alporti al Latinameriko dividendojn el la ĉina ekonomia kresko. 

Hodiaŭ estas la 10-jariĝo de la iniciato “Zono kaj Vojo”. Ĉinio nun evoluigas la ĉinan modernigon per altkvalita disvolvado, kaj tio donos pli da ŝancoj al ĉiuj landoj, inkluzivede latinamerikaj landoj. La kunlaboro inter Ĉinio kaj Latinameriko evoluos profunden kaj vasten kaj havigos pli da dividendoj al la duflankaj popoloj. En tiu ĉi procezo la latinamerika popolo sentos la veron de la proverbo: “Vera amiko povas tuŝi vian animon eĉ de la alia ekstremo de la mondo.”

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree