Ĉina ambasadoro en Usono Xie Feng diris merkrede, ke Ĉinio kaj Usono devas trovi la ĝustan manieron interkonsiliĝi en la nova epoko.
La ambasadoro faris la rimarkojn en sia ĉefparolado en la bonveniga evento aranĝita de la Usona-Ĉina Komerca Konsilio.
Xie diris, ke Ĉinio ĉiam alte atentas la rilatojn kun Usono kaj pretas kunlabori kun la usona flanko por sekvi la ĝustan direkton, plifortigi dialogon kaj kunlaboron kaj fari konkretajn agojn plenumante la komunajn komprenojn inter la du ŝtatestroj, tiel ke ĉi tiu rilato pli frue revenu sur ĝustan trakon.