Geng Shuang, konstanta reprezentanto de Ĉinio ĉe Unuiĝintaj Nacioj, la 7an de junio parolis en la konferenco de la enketa grupo de UN kolektanta pruvojn pri "Islama Ŝtato" en Irako, urĝante la enketgrupon transdoni al Irako la pruvojn pri krimoj de IŜ en Irako kiel eble plej frue.
Geng Shuang diris, ke Ĉinio aprezas la novajn rezultojn de la laboro de la enketgrupo en la pasintaj ses monatoj, precipe la novajn rezultojn pri suspektata uzado de biologiaj kaj kemiaj armiloj kaj pri detruo de kulturaj heredaĵoj fare de "Islama Ŝtato". Ĉinio ankaŭ aprezas la aktivan helpon de la enketgrupo por plifortigi la kapablon de la iraka juĝistaro kaj subteni la cifereciĝon de irakaj tribunaloj.
Geng Shuang diris, ke aprezante la progreson de la laboro, Ĉinio ankaŭ esperas, ke la enketa grupo, kiu posedas grandan kvanton da pruvoj, povas agi praktike por respondecigi teroristojn kiel eble plej frue. Transdono de pruvoj al Irako estas klara postulo de Rezolucio 2379 de la Sekureca Konsilio de UN, kaj ĝi ankaŭ estas la "lasta mejlo" de la laboro de la enketgrupo. Ĉinio atendas, ke la enketa grupo komencu la sisteman kaj kompletan transdonon de pruvoj al Irako kiel eble plej frue, kaj ne konsentas ligi la transdonon kun iraka enlanda juro kaj ĝia enlanda leĝdona procezo. La enketa grupo devas akiri la konsenton de la iraka registaro antaŭ dividi la pruvojn kun triaj landoj, kaj aliĝi al la principoj de travidebleco kaj nediskriminacio.