Usona altrangulo denove iris al Saud-Arabio. Ĉi-foje estis jen Antony Blinken.
De la 6a ĝis la 8a de junio la usona ŝtatsekretario Blinken faris viziton al Saud-Arabio. Tio estas la ĉi-jare tria vizito fare de usona potenca oficisto al Saud-Arabio, post la estro de la Centra Inform-Agentejo William Joseph Burns en aprilo kaj la konsilanto pri ŝtata sekureco Jake Sullivan. Kial tien ili diligente iras? La novaĵagentejo Reuters opinias, ke Usono volas stabiligi la rilatecon kun sia aliancano Saud-Arabio.
En la sama tago, kiam Blinken vizitis Saud-Arabion, okazis du eventoj en Mezoriento: la irana ambasadorejo ĉe Saud-Arabio remalfermiĝis; la saud-arabia kronprinco kaj krome ĉefministro Muhammad intervidiĝis kun la venezuela prezidento Nicolás Maduro Moros, tie vizitanta, kaj ambaŭ faris planon pri estonta kunlaboro kaj donis eblecon plifortigi kunagadon en diversaj kampoj.
Foje kaj foje la iamaj aliancanoj ne ludas laŭ la usona scenaro, kaj evidente, tio montras la inklinon ke Mezoriento “sin apartigas de Usono”. Nuntempe, landoj de Mezoriento, post kiam Saud-Arabio kaj Irano restarigis al si diplomatiajn rilatojn, amikiĝis per “paca manpremo”. La diplomatiaj rilatoj inter Egiptio kaj Turkio estis altigitaj, Sirio revenis en la sinon de Araba Ligo, la rilatoj de Irano kun aliaj landoj, kiel Jordanio, renormaliĝis… Formiĝas tiu Mezoriento, pli solidareca kaj pli memstara.
Tiu situacio estas ŝatata de tiuj, kiuj amas pacon, sed ekster Usono. Konfido disfalas ne en unu tago. Usono ĉiam volas sentigi sian ekziston en Mezoriento, sed ĝi devas pensi: kial la mezorienta situacio evoluas ĝis tia, kia ĝi estas nun? Ekde la Dua Mondmilito Usono estas ja la plej granda eksterregiona forto influanta Mezorienton. Por konservi sian hegemonion Usono delonge fabrikis malordon, rivaladon, kaj iĝis “ĉefdetruanto” en la regiono Mezoriento.
Nun plej nedezirata de Mezoriento, Usono ne rezignacias je sia malvenko. La usona registaro ofte sendas siajn altrangulojn al Saud-Arabio, kun la celo rapide deteni geopolitikan ŝanĝiĝon en Mezoriento kaj savi la aliancan sistemon mezorientan.
En la unua tago de la vizito Blinken proklamis, ke Usono aldonos altrangan postenon por diplomatio, progresigante “integriĝon de Mezoriento”. Tiel eblos por Usono facile interveni plu en aferojn de Mezoriento.
Unuflanke Mezoriento unuiĝas por sia disvolviĝado, aliflanke Usono febre provokas rivaladon. Jen kial analizistoj diris, ke eĉ se Biden alvenus, la rezulto ne aliiĝus. La nuna ondo de “repaciĝo” en Mezoriento konfirmas la vidpunkton de la usona fakulo Gregory Gauss: la tempo de la sola potenco al Usono en Mezoriento jam finiĝis proklamite.