Eŭropa mediato kritikis “devigan diplomation” de Usono
Pluveta Publikigita: 2023-06-08 14:54:11

La 6an de junio eŭropa mediato Modern Diplomacy publikigis artikolon kritikante la “devigan diplomation” de Usono.

La artikolo diris, ke ekde la regado de la registaro de Donald Trump Usono ĉiam konservas la diplomatian politikon sur la bazo de sankcio. La registaro de Joe Biden plue prenis tian politikon por atingi sian strategian celon. Ekde la ukraina konflikto Usono solflanke sankciis Rusion kaj trudis vizmalpermesojn al Bangladeŝo kaj Niĝerio respektive en januaro kaj februaro 2023. Ĉi tiu "deviga diplomatio" alportis novajn komplikaĵojn al la tutmonda ekonomio.

La registaro de Biden prenis tian politikon, ĉar malkreskis la ekonomia kaj milita potenco de Usono. Tiaj trudaj rimedoj ofte havas malmulte da efiko kaj vekis kolektivan malkontenton de la tutmondaj sudaj landoj.

Our Privacy Statement & Cookie Policy

By continuing to browse our site you agree to our use of cookies, revised Privacy Policy.You can change your cookie settings through your browser.
I agree