Je la 10a horo kaj 35 minutoj de la 9a de junio Ĉinio sukcese lanĉis per transporta raketo Kuaizhou-1A novan sateliton kosmen en la Jiuquan-a Satelita Lanĉo-Centro en nordokcidenta Ĉinio.
La eksperimenta satelito Longjiang-3 eniris la planitan orbiton.
Ĝi estos uzata por kontroli satelitajn komunikadojn kaj telesensajn teknologiojn.
Tio estas la 20-a flugmisio de Kuaizhou-1A, la komerca transporta raketo.